Jason (jcreed) wrote,
Jason
jcreed

After the talks started drifting towards pushdown automata, about which I am neither knowledgable nor particularly interested, I couldn't resist heading back to the public library. My intention was to take a closer look at the couple dozen esperanto books they (surprisingly!) had in their collection, but "The Sociology of Philosophies" also jumped out at me from the shelves — I remembered it being mentioned by gustavolacerda.

I managed to find the famous third-act hamlet soliloquy in la Zamenhofa traduko de Hamleto:

Cxu esti aux ne esti, — tiel staras
Nun la demando : cxu pli noble estas
Elporti cxiujn batojn, cxiujn sagojn
De la kolera sorta, aux sin armi
Kontraux la tuta maro da mizeroj
Kaj per la kontrauxstaro ilin fini ?
Formorti — dormi, kaj nenio plu !
Kaj scii, ke la dormo tute finis
Doloron de la koro, la mil batojn,
Heredon de la korpom — tio estas
Tre dezirinda celo. Morti — dormi —
Trankvile dormi ! Jes sed ankaux songxi !
Jen estas la barilo ! Kiaj songxoj
Viziti pvas nian mortan dormon
Post la forjxeto de la teraj zorgoj, —
Jen tio nin haltigas ; tio faras,
Ke la mizeroj teraj longe dauxras :
Alie kiu volus elportadi
La mokon kaj la patojn de la tempo,
La premon de l' potencaj, la ofendojn
De la fieraj, falson de la jugxoj,
Turmentojn de la amo rifuzita,
La malestimon, kiun seninduloj
Regalas al merito efektiva, —
Jes, kiu volus tion cxi elporti,
Se mem, per unu puxso de ponardo,
Li povus sin de cxio liberigi ?
Kaj kiu do en sxvito kaj en gxemoj
La sxargxon de la vivo volus porti,
Se ne la tim' de io post la morto,
De tiu nekonata land', el kiu
Neniu plu revenas. Kaj pro tio
Plivolas ni elporti cxion teran,
Ol flugi al mizeroj nekonataj.
La konscienco faras nin timuloj ;
Al la koloro hela de decido
Aligxas la paleco de l' pensado ;
Kaj plej kuragxa, forta entrepreno
Per tiu kauxzo haltas sendecide,
Kaj cxio restas penso, sed ne faro...
Sed haltu! Ha, la cxarma Ofelio...
[Al Ofelio] Ho, nimfo, prenu cxiujn miajn pekojn
En vian puran pregxon !
Tags: books, esperanto, hamlet
Subscribe
  • Post a new comment

    Error

    Anonymous comments are disabled in this journal

    default userpic

    Your reply will be screened

    Your IP address will be recorded 

  • 2 comments