October 21st, 2003

beartato phd

(no subject)

Estis tempo, iam, kiam ŝi kaj mi kutimis sidi surplanke en la tiam senmebla ĉambro, teni varme unu la alian, gustante dolĉamare du lipoj la aliajn, kaj aŭskulti la venton inter la arboj: ŝi ĉiam amis tiun sonon. Kaj certe, laŭ mia kompreno, ŝi daŭre ĝuas ĝin. Sed mi, kiam mi pene ekdormas kaj eldormiĝas ĉinokte sub la venta sono, kaj la bruo de fenestro-kontraŭ-fenestrokadro frapo, mi sentas nek la pacon nek la plezuron ŝi trovis tiun nokton, nek ian memoratan plezuron. Anstataŭ, timon, kvazaŭ mi sentu timon ke mi, mia animo, mia amkapablo, ĉiuj estos per la vento forblovita...